ESPERANTO - La Internacia lingvo

Esperantlingvaj radio-amatoroj estas ne multaj kaj nur malmultaj el ili praktikas la Morsan kodon. Do preskaŭ ne ekzistas speciala kultura de la Morsa uzo en Esperanto. Oni uzas la ĝeneralajn Q-kodojn kaj mallongigojn - tamen malpli ofte ol en aliaj lingvoj. La Esperantistoj volonte "celebras" la lingvon dum la e-aj CW-kontaktoj, do oni ne havas tro la deziron de ne "perdi" tempon. Eĉ dum la Ilera konkurso oni uzas CW per babili. Per kompreni kiu povas uzi Esperanton helpas la lista de membroj de la klubo ILERA (serĉu ĝin interrete).

Ekzemplo de QSO

A: CQ CQ CQ DE AA1AA CQ CQ CQ DE AA1AA CQ CQ CQ DE AA1AA AA1AA K

B: AA1AA AA1AA DE BB1BB BB1BB BB1BB K

A: BB1BB BB1BB DE AA1AA = SALUTON KAJ DANKON = MI GHOJAS PRI LA QSO = NOMO JAMES JAMES EN BOSTON,MA BOSTON,MA = MI VIDAS EN LA ILERAN LISTON KE VI ESTAS EISTO = CHU NE? BB1BB DE AA1AA BV K

B: AA1AA DE BB1BB = R R DANKON KAJ BT = NOMO HAIMING HAIMING EL PEKINO PEKINO = JES MIA ILERA NRO ESTAS 987 = MI NUR ESTAS QRV EN CW = TX 100W ANT GP = WX MALVARMA KAJ BRUMA 0 C = CHU? K

A: R R DE AA1AA = TX FT2K ANT YAGI 5 EL WX PLUVO 5 C = BV SENDU QSL KARTON JE ARRL BK

B: JES MI SENDAS KARTON = BV SKRIBU VIAN ILERAN NRON EN LA KARTO PRO LA ILERA DIPLOMO = CHU BONE? BK

A: DE AA1AA = JES MI SENDOS KONFORMAN QSL JE ARRL = BONAN SHANCON AL VI PRO VIAJ DIPLOMOJ = QRU = DANKON PRO LA QSO KAJ GHIS REAUDO 73 + BB1BB DE AA1AA KN

B: DE BB1BB DANKON PRO CHIO KAJ 73 KAJ GHIS BALDAU + AA1AA DE BB1BB SK

Konfirmkarto? Ĉu QSL?

Subtenu ankaŭ la movadon petonta la ILERAn diplomon, eĉ se vi mem ne amas diplomojn. Do ne forgesu marki vian karton je Esperantoj simboloj aŭ tekstoj.

Supersignoj? NE dankon!

Bedaŭrinde Esperantistoj diskutadas tro ofte pri ĉapelitaj leteroj. Kiamaniere sendi ilin telegrafe?

En libroj aŭ aliaj publikaĵoj oni eble trovas:

Tio estus bona se vi estus certa ke la radioamatoro al kiu vi komunikas ankaŭ konas ĉi-specialajn morsajn leterojn. Sed tio okazos tre verŝajne neniam ĉar nur malmultoj el ni radio-amatoroj konas kaj volas tion. Mi do malkonsilas ilin.

Iksa sistemo: Ĉu vi preferas iksi? Ankaŭ bonege sed mi observis ke kelkaj Esperantistoj vere malamas ĉi-sistemon kaj do mi nur uzus ĝin se mi konas bone mian komunikulon. Speciale la amikoj de la frua komputila kultura amas la iksojn. Hodiaŭ la plej oftaj operaj sistemoj de komputiloj uzas Unikodo denaske.

Zamenhofa sistemo: preskaŭ ne kritikebla ĉar la prapatro de Esperanto proponas ĝin. Aŭ ĉu vi havas malfacilecon je 5, S, aŭ H? En ĉi-kazo eble QRS helpas. Ne uzi supersignojn kaj sendi ne Ŝ, Ĝ, ktp. sed nur S, G. Ankaŭ tio funkcias sufiĉe bone.... Do, mi proponas: Ne zorgu tro pri supersignoj sed uzu Esperanton ankaŭ telegrafe.

Se vi sendas helpe de komputilo aŭ se vi uzas aliajn digitalajn modojn, ne uzu supersignojn ĉar via programaro ofte ne eblas traduki la ĉapelitajn simbolajn korekte.